BIOGRAFIO

Borĝes, Pavinski kaj Mancini
Supernova estas rokmuzika grupo, kiu komenciĝis kiel pli simpla muzika projekto. Ĝin startis la Diskoĵokeo Roĝer Borĝes, brazilano loĝanta en Hispanio. Post la lanĉo de sia dua albumo Sendependa li serĉis muzikistojn por lanĉi novan projekton: Rokmuzikan albumon.

Supernova - 2006
Jam en 2004, Rogener Pavinski, kiu kunlaboris per teksto al la kanzono Neniam de Sendependa estis invitita partopreni tiun novan projekton per gitarludado kaj teksto sed ne vere aktivis ĉar intertempe Alexandre Mancini, gitaristo amiko de Roĝer envenis en la projekton kaj helpis kunverki la muzikaĵojn. En 2006 ili havis la muzikaĵojn sed mankis basisto kaj kantisto.

Rogener dum koncerto en Pollando
Rogener en Brazilo invitis amikon por ludi bason kaj post provregistri voĉon por unu kanto, estis invitita kanti en la tuta albumo. Li ankaŭ fariĝis basgitaristo post la rezigno de sia amiko, kiu tamen aperas en la muzikvideo de Pasio en katen' . Jimes Milanez, kiu jam kunlaboris kun Roĝer antaŭe, verkis plejmulton de la tesktoj por la disko Supernova, kiu estis lanĉita en 2006 pere de eldonejo Vinilkosmo. La albumo altiris atenton pro sia moderna elektroka muziko samkiel pro la unua muzikvideo de Esperanto-artisto.

Leandro kaj Romulo
Pro tio ke Supernova estis ĝis tiam nur virtuala projekto, en kiu ĉiu registris siajn partojn en studioj en malsamaj lokoj, la grupo neniam renkontiĝis por provludi kaj koncerti. En 2009 Rogener estis invitita de Irek Bobrzak kunvenigi muzikistojn por koncerti dum junulara programo de UK en Pollando. Leandro Moreira kaj Romulo Felicio estis invititaj kaj nur dum unu semajno provludis en Ribeirão Preto, kie Rogener kaj Romulo loĝas antaŭ ol vojaĝi por la koncertoj en Ĉeĥio (Liberec), Pollando (Bialistoko) kaj Zwingenberg (Germanio).

Supernova en Eŭropo
Post la koncertoj en Eŭropo, Leandro revenis al Fortaleza, kie li loĝas, kaj la grupo restis malaktiva. Ekde fino de 2010 Rogener komponas novajn kanzonojn kaj invitis Marcelo Diniz por ludi gitaron kaj kompletigi la ensemblon. Nuntempe la grupo denove provludas cele al preparado de nova albumo.