28 de abr. de 2013

Supernova lanĉas muzikaĵon


Jen mi volas anonci bonan novaĵon! Supernova lanĉos novan muzikaĵon. La titolo estas "La Postrompiĝa temp', kanzono de la pianisto kaj kantisto Gijom' (Guillaume Armide), por kiu la grupo faris sian propran version. La unua disaŭdigo de la kanto okazos ene de la 90ª elsendo de la podkasto de Varsovia Vento, aperonta la 1an de majo.

Jen iom pri la historio de tiu kanto: En 2008 mi gastis ĉe Gijom', kiu tiam prepariĝis por sia unua Esperanta koncerto, okazonta en FESTO tiujare (en kiu ankaŭ Supernova prezentiĝis). Li afable prezentis al mi kelkajn siajn kantojn kaj tiu rapide impresis min. Mi tuj diris al li ke la kanto perfekte iĝus rokmuziko. Do komencis krei tiun version kaj en 2011, kiam Supernova prepariĝis por la koncerto dum la TutAmerika Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo, La Postrompiĝa temp' estis la unua nova peco, kiun ni prilaboris kaj ni eĉ prezentis ĝin vive en tiu koncerto.

Nun en 2013, kiam ni decidis reveni al studio por registri novajn muzikaĵojn, inter la elekteblaj novaj kantoj ni decidis elekti tiun version ĉar krom la menciita fakto ke ĝi estis la unua peco, kiun la nuna konsisto de la grupo ekludis, ĝi estas omaĝo al la kreado kaj kunlaborado de la esperantista muzikistaro.

Se vi ankoraŭ ne konas la originalan version, vi povas aŭskulti ĝin ĉi tie. Kaj ne forgesu aŭskulti la 90ªan elsedon de Varsovia Vento!

Rogener Pavinski

La postrompiĝa temp'
Teksto kaj muziko: Gijom' Armide
Aranĝoj: Rogener Pavinski kaj Supernova
Voĉo kaj basgitaro: Rogener Pavinski
Guitaro: Marcelo "Raspa"
Drumo: Romulo Felício
Registrado kaj miksado: Romulo Felício
Sinteziloj: Roĝer Borĝes Romulo Felicio kaj Rogener Pavinski
Kovrilo: Rogener Pavinski. Fotoj: Kostiantyn Schastnyi/Bogdan Ionescu


Nenhum comentário:

Postar um comentário