Subtena kampanjo per savitaj diskoj |
Post granda laboro de Flo, la estro de la eldonejo kaj helpantoj, oni sukcesis parte savi kelkajn diskojn, kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. Vinilkosmo lanĉis subtenan kampanjon por vendi la savitajn diskojn je malalta prezo.
En tiuj kondiĉoj eblas ankoraŭ havi la lastajn fizikajn ko-diskojn de Supernova. Laŭ informoj de Vinilkosmo troviĝas 5 kd-oj kun difektitaj libretoj je kosto de 7€ kaj aliaj 5 sen libretoj je kosto de 5€. Jen tiuj estas la lastaj aĉeteblaj ko-diskoj de Supernova.
Mendu savitajn diskojn kaj helpu la kampanjon ĉar via subteno kontribuos al daŭrigo de Vinilkosmo-agado por Esperanto-Muzik-Kulturo. La liston kun ĉiuj disponeblaj ko-diskoj en tiuj kondiĉoj vi trovos ĉe ĝia blogo.
La Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) ankaŭ subtenas la kampanjon kaj kreis blogon en kiu ĝi instigas kaj informas kiel aliĝi al la kampanjo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário