1 de jun. de 2011

Supernova koncertos dum TAKE

Supernova revenos al la podio dum Tutamerika Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo kiel parto de la junulara arta vespero de BEJO. Ĝi okazos en la lasta nokto de la kongreso, la 13an de Julio en la drinkejo "Dinossauros" (vidu informojn sube).

Sed Supernova ne estos la nura artisto - Tone, la konata repisto ankaŭ sinprezentos en tiu vespero kaj la organizantoj invitas la kongresanojn partopreni. Do, se vi volas prezenti ion (muzikon, dancon, teatraĵon aŭ skeĉon) kontaktu nin



Loko: 
Dinossauros Rock Bar
Rua dos Pinheiros, 518
Pinheiros - São Paulo - SP

Kosto: R$6,00 - Konsumo aparta
Minimuma permesita aĝo: 18 jaroj

Ĉar la drinkejo havas limigitan kapablon, ni petas vin konfirmi vian ĉeeston aldonante viajn informojn al la suba formularo. Ni ne garantias eniron por tiuj, kies nomoj ne estos en la listo.


Aŭspicio:

BEJO - Brazila Esperantista Junulara Organizo
EASP - Esperanto Asocio de San-Paŭlo
BEL - Brazila Esperanto Ligo
TAKE  - TutAmerika Kongreso de Esperanto



Kiel alveni:
Ni ne respondecas pri la vakoj en la komunaj loĝejoj indikitaj sube.
 
El la kongresejo (A) ĝis "Dinossauros"(B) - 5km

Vidi pligrandan mapon kaj busliniojn

El komuna loĝejo Saci (A) ĝis "Dinossauros" (B) - 2,6 km

Vidi pligrandan mapon kaj busliniojn

El komuna loĝejo Casa Club (A) ĝis "Dinossauros" (B)  - 1,2 Km

Vidi pli grandan mapon

Nenhum comentário:

Postar um comentário